

Estis serĉataj ĉiuj varoj, inkluzive de nehaveblaj, eldonita(j) de "J. Régulo"
1 2 | Plena listo
 ... kun siaspeca spico! Raymond Schwartz. Prozo originala /
Poezio originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  Satiraĵoj  prozaj kaj poeziaj, spritaj kaj vortludaj. Enestas ankaŭ la kroniko "Laŭ mia... ridpunkto" (1951-1970). 
 
legu pli       
 Arbo de la sciado, La. Pío Baroja. Tradukis F. de Diego. Prozo tradukita / romanoj. J. Régulo. La Laguna. 1973. 
Klarigo:  Filozofia romano pri la sopiro al homa perfektiĝo: amara, melankolia, sed trankvila. 
 
legu pli       
 Arĉoj. Geraldo Mattos. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1967. 
Klarigo:  La poeto eluzas verŝajne ĉiujn variantojn kaj eblecojn de la klasika sonetformo. Du el la 109 sonetoj estas en la pra-Esperanto de 1881. 
 
legu pli       
(Nehavebla)  Aventuroj de pioniro. Edmond Privat. Eseoj /
Movado. J. Régulo. La Laguna. 1963 (irana represo). 
Klarigo:  Fotoj. Stafeto: Beletraj Kajeroj 17. La tekstoj de 55 mallongaj radioprelegoj, kiuj skizas la karieron, movadan kaj nemovadan, de unu el la plej gravaj intermilitaj aktivuloj. 
 
legu pli     
 Bela subtera mondo, La. Libro pri grotoj. Leander Tell. Scienco kaj tekniko / geologio. J. Régulo. La Laguna. 1959. 
Klarigo:  Ilustrita per belaj fotoj de naturfenomenoj kaj arĥeologiaj trovaĵoj en grotoj tra la tuta mondo. 
 
legu pli       
 Bona ŝanco. Werner Bormann. Movado. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  Pri diversaj facetoj de la Esperanto-movado. 
 
legu pli       
 Cigana romancaro. Federico García Lorca. Tradukis F. de Diego. Poezio tradukita. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  Verko pure hispana, sed universale aklamita; unuaranga traduko. 
 
legu pli       
 Duonvoĉe. G.E. Maura. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1963. 
Klarigo:  Dua, pliampleksigita eldono de poeto, kies nomo fariĝis sinonimo por riĉa kaj figuroplena lingvopentrado. 
 
legu pli       
 Ekzilo kaj azilo. Emba. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1962. 
Klarigo:  Poemoj de hungara socialisto, kiu poezie interpretas la vivon de malriĉuloj. 
 
legu pli       
 El la polvo de la tero. Enkonduko en la grundosciencon. William F. Rolt. Scienco kaj tekniko / geologio. J. Régulo. La Laguna. 1967. 
Klarigo:  Belstila prezento de la ecaro de la grundo, kaj rigardo al ties sekvoj por la nutrado de la homaro. Kun glosaro. 
 
legu pli       
(Nehavebla)  El la vivo de bervala sentaŭgulo. Louis Beaucaire. Prozo originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1974. 
Klarigo:  Sprite esperantisma "maldeceta epizodaro". 
 
legu pli     
 El tero kaj etero. Julia Pióro. Prozo originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1964. 
Klarigo:  Ok noveloj, kelkaj delikate lirikaj. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Elingita glavo. Verdiro. Prozo originala /
Movado / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1962. 
Klarigo:  Primovadaj satiraĵoj. 
 
legu pli       
 Eroj kaj aliaj poemoj. Marjorie Boulton. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1959. 
Klarigo:  Gravega poemaro de elstara poetino. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Esploroj. Baldur Ragnarsson. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1973. 
Klarigo:  La dua poemaro de Ragnarsson, unu el niaj plej modernaj poetoj. 
 
legu pli       
 Estiĝo de la tero kaj de la homo. Leander Tell. Scienco kaj tekniko / biologio. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  Populara skizo pri la esploroj kaj teorioj malantaŭ la hodiaŭa koncepto de evolucio. 
 
legu pli       
 Eta vivo. Clelia Conterno Guglielminetti. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1969. 
Klarigo:  Poezia rikolto el la jaroj 1935-1969 de la itala aŭtorino. 
 
legu pli       
 Fajro sur mia lango. Edwin de Kock. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1967. 
Klarigo:  Dua poemaro de grava originala poeto el Sud-Afriko. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Granda Meaulnes, La. Alain Fournier. Tradukis R. Bernard. Prozo tradukita / romanoj. J. Régulo. La Laguna. 1975. 
Klarigo:  Romano pri "la verda paradizo de amoj knabnaivaj"; unu el la plej famaj francaj romanoj. 
 
legu pli       
 Hamleto, princo de Danujo. William Shakespeare. Tradukis L.N.M. Newell. Teatraĵoj. J. Régulo. La Laguna. 1964. 
Klarigo:  Moderna traduko, kiu sukcesas transdoni la belecon de la originalo. 
 
legu pli       
 Homoj sur la tero. Stellan Engholm. Prozo originala / romanoj. J. Régulo. La Laguna. 1963 (2a eld). 
Klarigo:  Premiita romano. Historio de sveda kampara familio dum tri generacioj. 
 
legu pli 
 Opinioj (1)   
 Recenzoj (1)   
 Humoroj. William Auld. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1969. 
Klarigo:  Pri la vakuo de la vivo kaj la homa kapablo rezisti, eĉ humure. 
 
legu pli       
 Invit' al japanesko. Miyamoto Masao. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  La unua poemkolekto de elstara japana aŭtoro. 
 
legu pli       
 Japana kvodlibeto. Komp. T. Nakamura, Miyamoto M.. Prozo originala /
Poezio originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1965. 
Klarigo:  Originalaj kontribuoj de naŭ prozistoj kaj naŭ poetoj. 
 
legu pli       
 Jozefo. J.D. Applebaum. Teatraĵoj. J. Régulo. La Laguna. 1957. 
Klarigo:  Dramo kun biblia epizodo en heksametraj versoj. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Kantoj kaj romancoj. Heinrich Heine. Tradukis K. Kalocsay, G. Waringhien. Poezio tradukita. J. Régulo. La Laguna. 1969. 
Klarigo:  La famaj ampoemoj kune kun poemoj el la lasta, "pariza", periodo de Heine. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
(Nehavebla)  Koko krias jam! Ferenc Szilágyi. Prozo originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1955. 
Klarigo:  Dek tri noveloj de la renoma prozisto. 
 
legu pli    
 Recenzoj (2) 
(Nehavebla)  Kontralte. Marjorie Boulton. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1955. 
Klarigo:  Impona debuta poemaro de la granda E-poetino. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1) 
(Nehavebla)  Kvaropo. W. Auld, J. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1952. 
Klarigo:  Lanĉa poemaro de la "skota skolo", kiu inaŭguris novan epokon enla originala literaturo. Deviga legaĵo por ĉiu, kiu deziras kompreni la transiron inter la Parnasismo de Kalocsay kaj la moderna Esperanta poezio. 
 
legu pli     
 Martín Fierro. José Hernández. Tradukis E. Sonnenfeld. Poezio tradukita. J. Régulo. La Laguna. 1965. 
Klarigo:  La nacia eposo de Argentino. Pri la sorto de la gaŭĉoj. 
 
legu pli       
 Ni devas vivi. Kjell Walraamoen, Lina Gabrielli. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1974. 
Klarigo:  Du poetoj en unu volumo. 
 
legu pli       
 Ni kaj ĝi. Eseoj III. Pri religio kaj arto. Gaston Waringhien. Eseoj. J. Régulo. La Laguna. 1973. 
Klarigo:  Erudiciaj kaj elegantaj eseoj pri religio kaj arto, verkitaj en klara kaj alirebla stilo. 
 
legu pli       
 Norda naturo. Hilda Dresen. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1967. 
Klarigo:  Trankvila, sed pasia verko de la fama poetino kaj tradukisto. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Nova Ezopo. Ŝtefo Urban. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1961. 
Klarigo:  Spritaj, originale verkitaj, fabloj en versoj. 
 
legu pli       
 Nur tri kolorojn. Eli Urbanová. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1960. 
Klarigo:  Pasia poemaro de la ĉeĥa poetino. 
 
legu pli       
 Ombroj de la kvara dimensio. Edwin de Kock. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1961. 
Klarigo:  Bildoplena, ofte dolora rigardo al la vivo, de profunde intelekta poeto. 
 
legu pli       
 Pinta krajono. Reto Rossetti. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1959. 
Klarigo:  Seriozaj poemoj, spritaĵoj, parodioj, versa historio de la E-movado. 
 
legu pli       
 Proverbaro esperanta. L.L. Zamenhof. Ordigis kaj provizis per indeksoj C. Rogister. Legolibroj. J. Régulo. La Laguna. 1974 (2a eld). 
Klarigo:  2 630 zamenhofaj proverboj. Enkonduko kaj postparolo de G. Waringhien. 
 
legu pli       
 Provo alfronti la vivon. Ivan St. Georgiev. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1962. 
Klarigo:  Vivecaj rimaĵoj de bulgara poeto. 
 
legu pli       
 Reeĥoj. Jugoslavia poemaro. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1961. 
Klarigo:  Poemoj de 19 E-poetoj; multaj el ili antologiaj. 
 
legu pli       
 Reĝo Edipo kaj Antigona. Sofoklo. Tradukis D.B. Gregor. Teatraĵoj. J. Régulo. La Laguna. 1960. 
Klarigo:  Eleganta traduko de du klasikaj tragedioj, ege influintaj la eŭropan kulturon, form- kaj enhavfidela. Kun enkonduko kaj abundaj notoj de la tradukinto. 
 
legu pli       
 Romeo, Julieta kaj la tenebro. Jan Otčenášek. Tradukis V. Váňa. Prozo tradukita / romanoj. J. Régulo. La Laguna. 1965. 
Klarigo:  Pri amo de juda knabino kaj ĉeĥa knabo. 
 
legu pli       
 Sen paraŝuto. Poul Thorsen. Poezio originala /
Poezio tradukita. J. Régulo. La Laguna. 1963. 
Klarigo:  Tri originalaj faskoj kaj 20 tradukoj (el la dana). Kun sprito kaj tenera idealismo. 
 
legu pli       
 Senĝenaj dialogoj. Alberto Fernández. Scienco kaj tekniko / diversaj. J. Régulo. La Laguna. 1971. 
Klarigo:  Facilaj klarigoj pri natursciencaj fenomenoj per dialogoj. 
 
legu pli       
 Soifo. Lajos Tárkony. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1964. 
Klarigo:  Plena poemaro de unu el la gravaj E-poetoj. Sonora riĉo, lingva kaj forma. 
 
legu pli       
(Nehavebla)  Specimene. Parodioj kaj pastiĉoj. Henri Baupierre. Prozo originala /
Poezio originala / rakontoj. J. Régulo. La Laguna. 1962. 
Klarigo:  Parodiaro primovada. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1) 
 Sub stelo rigida. þorsteinn frá Hamri. Tradukis B. Ragnarsson. Poezio tradukita. J. Régulo. La Laguna. 1963. 
Klarigo:  Du poemaroj de renoma islanda aŭtoro. 
 
legu pli       
 Sur la vivovojo. Aleksandro Logvin. Poezio originala. J. Régulo. La Laguna. 1964. 
Klarigo:  Poezia rikolto de ukraina aŭtoro. 
 
legu pli       
 Tempesto, La. William Shakespeare. Tradukis K. Kalocsay. Teatraĵoj. J. Régulo. La Laguna. 1970. 
Klarigo:  Unu el la lastaj, plej strangaj kaj potencaj ŝekspiraj dramoj; kun 15-paĝa postparolo. 
 
legu pli    
 Recenzoj (1)   
 Topaze; La ŝipego "Tenacity". Marcel Pagnol; Charles Vildrac. Tradukis R. Bernard. Teatraĵoj. J. Régulo. La Laguna. 1960. 
Klarigo:  La unua komedio pritraktas satire la valoron de la honesto en burĝa socio kaj la dua, la vivon kaj sentojn de havena laboristaro. 
 
legu pli       
1 2 | Plena listo